Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu
Startpaĝo

Reta Informado-Centro

Esperanto estas mirinda lingvo kaj fenomeno. Bedaŭrinde malmultaj scias pri tio... Do, indas informi al homoj! Sed kiel informi kaj per kio? La Reta Informado-Centro (RIC) helpas al vi respondi tiujn demandojn.

La celo de RIC estas subteni informantojn pri Esperanto, TEJO, UEA, E@I, EEU k.s. per konsiloj, pretaj informiloj, bildoj, fotoj, informileroj, faktoj kaj diskuteblecoj...

Per RIC eblas:

  • Elŝuti informilojn en plej diversaj lingvoj kaj formatoj
  • Preni informilerojn utilajn kiam oni volas krei sian propran informilon
  • Legi kaj diskuti konsilojn pri informado
  • Preni "faktojn" por sia prelego aŭ simile
  • Alŝuti informilojn por ke aliaj povu uzi ilin
  • Diskuti pri la informado kaj ev. konsili al aliaj
  • ...

Pri RIC kunlaboras pluraj personoj de diversaj organizoj, tamen ĉiuj kun la sama celo:

"bone kaj korekte informi al la mondo pri Esperanto"

PS: nuna RIC-paĝaro "www.informado.net" estas la sekvo de la pasinta paĝaro "http://ikso.net/ric" (aux: http://tejo.org/ric/), iom pligrandigita kaj farita de E@I kun mona kaj labora subteno de UEA - por kovri la agad-celon informado en la reta medio.
Elkoran dankon al ĉiuj por la kunlaboro.

11_by.gif10_sa.gifPS2: Unuopajn erojn de la paĝaro (afiŝoj, informiloj, fotoj...) oni povas libere kopii kaj ŝanĝi, laŭ permesilo "Creative Commons: Attribution-ShareAlike 2.5". Same se vi enmetas viajn aferojn al la paĝo, vi konsentas kun la libera uzo de ili far aliaj.

ATENTU! En Alŝutejo-n eblas enmeti dosierojn (bildojn, fotojn, dokumentojn) en grandeco ĝis 2MB, por Video validas maksimuma grandeco 10MB! (pli grandajn dosierojn alŝutejo ne akceptos) Ĉiuj viaj alŝutoj - pliriĉigantaj la enhavon de la paĝaro kaj ebligantaj pligrandigon kaj disvastigon da informoj pri Esperanto - estas bonvenaj.

RIM: La retestro lasas al si rajton forigi materialojn, kiuj estas iamaniere ne taŭgaj por la paĝaro (ne rilatas al Esperanto, estas ofendaj, diskriminaciaj ktp.)


AKTUALAJ INFORMILOJ
3.6.2009, Faldfolioj, zip
Broŝuro pri la historio kaj ideo de Esperanto
25.2.2009, Afiŝoj, odt
3-vortaj scivoligaj informiloj pri Esperanto
23.1.2009, Flugfolioj, jpg
stelo ikue
AKTUALAJ BILDOJ
23.11.2008, 3D

23.11.2008, 3D
ZEO insigno
23.11.2008, 3D
rozo dr. Zamenhof Cxehio 1932
AKTUALAJ FOTOJ
23.11.2008, Aranĝoj
JOMO kun torto en Bjalistoko12-2007
15.5.2006, Zamenhof
Zamenhof_NB
29.3.2006, Zamenhof
Zamenhof4
AKTUALAJ VIDEOJ
11.5.2006, Ceteraj
Fotogalerio_CO
11.5.2006, Filmetoj
Historio de CO
9.5.2006, Ceteraj
IS-filmeto2