Startpaĝo 
Konsiloj 
Faktoj 
   Esperanto
   La kulturo
   La movado
   Zamenhof
Informiloj 
Videoj 
Fotoj 
Bildoj 
Ligiloj 
Alŝutejo 
Kontakto 
Retlistoj 
Diskutejo 
SERĈU 


E@I
UEA
nitobe
EEU
EDE
Startu


Esperanto
12.5.2006

Faktoj pri Esperanto

  • Esperanto estas plan-lingvo, tio estas lingvo farita laŭ difinita plano. Sekve ĝi estas relative facila por lerni kaj ekuzi. Por plia diskuto pri la facileco de ĝi legu Ĉu Esperanto estas facila? - verkita de Jardar Eggesbø Abrahamsen.

  • Ĝia vortaro venas ĉefe al eŭropaj lingvoj, kvankam nun aldoniĝas ankaŭ neeŭropaj vortoj por neeŭropaj konceptoj, kunlige kun la disvastigo de la parolantaro de Esperanto tra la tuta mondo.

  • Ĝia gramatiko, la maniero laŭ kiu la lingvo funkcias en la praktiko, estas tre originala kaj kombinas trajtojn de la hind-eŭropaj lingvoj kun trajtoj de la aglutinaj kaj izolaj lingvoj. Esploroj pri ĝia strukturo faritaj de lingvistoj trovis ke ĝi situas meze inter tiuj lingvogrupoj, kaj ankoraŭ nun oni debatas pri tio, ĉu ĝi funkcias pli laŭ la modelo de la izolaj lingvoj (la ĉina, ekzemple) ol laŭ la modelo de la aglutinaj lingvoj (la turka, ekzemple).

  • Ĝia fonologio, ĝiaj sonoj apartenas al tiuj de kelkaj lingvoj en pluraj kontinentoj, kiuj estas konataj pro sia belsoneco. Estus vere malfacile decidi, ekzemple, ĉu tiukampe Esperanto estas pli simila al la itala aŭ al la svahila.

  • Esperanto estas kaj parolata kaj skribata, kaj ekzistas ankaŭ malgranda nombro (ĉu 1000?) da infanoj, kiuj lernas ĝin de la naskiĝo.

  • Kiom estas la parolantoj de Esperanto? Estas tre malfacile respondi ĉi tiun demandon precize, ĉar neniu iam ajn povis fari precizan kalkulon pri komunumo trovebla tra la tuta mondo. Universala Esperanto-Asocio (UEA), kies membraro formas la plej aktivan parton de la Esperanto-komunumo, havas landajn asociojn en 62 landoj kaj individuajn membrojn en preskaŭ duoble tiom. Nombroj de venditaj lernolibroj kaj membrostatistikoj de lokaj asocioj indikas, ke la nombro de homoj kun ioma kono de la lingvo estas centmiloj aŭ eĉ milionoj. Ekzistas Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo, kun notindaj koncentriĝoj en landoj tiel diversaj kiel Ĉinio, Japanio, Brazilo, Irano, Madagaskaro, Bulgario kaj Kubo.

  • Tra la tempo, la lingvo estis uzata por preskaŭ ĉiuj imageblaj celoj.

  • Kunvenoj kaj vojaĝado. Pli ol cent internaciaj konferencoj kaj kunvenoj okazas ĉiujare en Esperanto. La plej granda estas la Universala Kongreso de Esperanto, lastatempe okazinta en Vilno (2005), Pekino (2004), Gotenburgo (2003) kaj Fortalezo (2002). La Mondaj Kongresoj de la junulara organizaĵo TEJO estas la Internacia Junulara Kongreso (vidu www.tejo.org/ijk. La eldono de la jaro 2006 de Pasporta Servo, servo gvidata de la TEJO, enhavas adresojn de 1320 gastigantoj en 92 landoj donantaj senpagan tranoktadon al vojaĝantaj Esperanto-parolantoj.

  • Esplorado kaj bibliotekoj. Multaj universitatoj inkludigas Esperanton en kursojn pri lingvistiko; kelkaj proponas ĝin kiel sendependan lernotemon. Aparte notindaj estas la universitato Eotvos Lorand en Budapeŝto, kun diploma opcio pri Esperanto; kaj la universitato de Poznań, Pollando, kun diploma programo pri interlingvistiko. La bibliografio de la usona Asocio de Modernaj Lingvoj registras pli ol 300 fak-eldonaĵojn pri Esperanto ĉiujare. La biblioteko de la Esperanto-Asocio de Britio havas pli ol 20.000 erojn. Aliaj grandaj bibliotekoj inkluzivas la Internacian Esperanto-Muzeon en Vieno (parto de la Nacia Biblioteko de Austrio), la Bibliotekon Hector Hodler ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, kaj la Esperanto-kolekton en Aalen, Germanio. Oni povas konsulti la kolektojn de Vieno kaj Aalen per Interreto kaj la internacia pruntosistemo.

  • Profesiaj kontaktoj kaj specialaj interesoj. Organizaĵoj por Esperanto-parolantoj inkluzivas tiujn por kuracistoj, verkistoj, fervojistoj, sciencistoj, muzikistoj kaj multaj aliaj. Ili ofte eldonas siajn proprajn revuojn, organizas konferencojn kaj helpas ekspansiigi la lingvon por profesia kaj special-tema uzado. La Akademio Internacia de la Sciencoj de San-Marino faciligas kunlaboron ĉe la universitata nivelo. Originalaj kaj tradukitaj eldonaĵoj aperas regule en kampoj kiel astronomio, informadiko, botaniko, entomologio, kemio, juro kaj filozofio. Organizaĵoj ekzistas por fakgrupoj kiel skoltoj, blinduloj, ŝak- kaj go-ludantoj.

  • La floranta literatura tradicio en Esperanto estas agnoskata de PEN-Internacia, kiu akceptis Esperanto-filion ĉe sia 60-a kongreso en septembro 1993. Notindaj nuntempaj verkistoj en Esperanto venas el pluraj landoj: Aŭstralio, Hungario, Kroatio, Skotlando, Rusio/Israelo, Katalunio, Hindio, Venezuelo, Japanio. William Auld, el Britujo, estis kandidatigita por la Nobel-Premio de Literaturo en kaj 1999 kaj 2000 pro siaj kontribuoj al poezio. Preskaŭ ĉiuj ĉefverkoj de ĉiuj literaturoj estis tradukitaj al Esperanto.

  • Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Shakespeare kaj Alan Ayckbourg estas prezentitaj dum la lastaj jaroj en Esperanto. Multaj dramoj de Shakespeare ekzistas en Esperanto-traduko: unu el la plej lastatempaj prezentoj en Esperanto estis Reĝo Lear en Hanojo, Vjetnamio en decembro 2001, kun loka rolularo.

  • Muzikaj genroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantaĵojn por solistoj kaj korusoj, kaj operon. Muziko en Esperanto estas trovebla en TTT, inkluzive de kelkaj retejoj dediĉitaj al Esperanta karaokeo.

  • Pli ol 100 revuoj estas eldonataj regule en Esperanto, inkluzive la ĉiumonatan novaĵrevuon Monato, la literaturan revuon Fonto, kaj la revuon de UEA Esperanto. La dusemajna novaĵ-kompendio Eventoj proponas ankaŭ elektronikan eldonon, kiel same faras Monato; iuj revuoj disponigas arkivojn en TTT.

  • Radio-elsendejoj ekzemple en Brazilo, Ĉinio, Kubo, Italio kaj Pollando elsendas regule en Esperanto, kiel faras ankaŭ Radio Vatikana. Kelkaj programoj estas ankaŭ aŭdeblaj per Interreto. Televidaj kanaloj en diversaj landoj elsendas Esperanto-kursojn, inkluzive 16-partan adapton de la BBC-a Mazi en Gondolando en la televida reto Pola Kanalo Unu.

  • Interreto. Elektronikaj retoj estas la plej rapide kreskanta rimedo de komunikado inter uzantoj de Esperanto. Ekzistas kelkcento da diskutlistoj en Esperanto, kiuj traktas temojn disde la famila uzado de la lingvo ĝis la ĝenerala teorio de relativeco. Esperanto estas vaste uzata en la babilĉambraj protokoloj Skype, GoogleTalk, ICQ, MSN, IRC kaj PalTalk.

    TTT-paĝoj en Esperanto nombras en la centoj da miloj. Iuj estas troveblaj per la Virtuala Esperanto-Biblioteko ĉe www.esperanto.net/veb, aliaj per tajpo de "Esperanto" en ajna TTT-serĉilo.

  • Eksperimentaj kaj neformalaj observoj atestas, ke antaŭa lernado de Esperanto havas pozitivajn efikojn sur la studadon de kaj unua kaj dua lingvoj. Kvankam ĝi estas instruata en iuj lernejoj, oni plej kutime lernas ĝin aŭtodidakte, aŭ per korespondado (uzante paperan aŭ elektronikan poŝton), aŭ per lokaj Esperanto-kluboj. Ekzistas lernolibroj kaj aŭtodidaktaj materialoj en pli ol 100 lingvoj. Nova retejo por Esperanto-instruistoj, www.edukado.net, donas ioman ideon pri la aktuala eduk-agado.

  • La Esperanto-movado kunlaboras kun Unesko kaj Unuiĝintaj Nacioj pri kampanjoj de komuna intereso.